PMEG

Cxu... cxu

Ordinara cxu montras demandon. Duobla aux plurobla cxu normale ne havas tian signifon, sed montras anstatauxe indiferentecon. Indiferenta cxu montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, duba, necerta aux simile.

Indiferenta cxu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta. La cxeffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la alternativoj. Tiaj subfrazoj estas ofte mallongigitaj:

  • Li devis trinki kun ili, cxu li volis, cxu li ne volis.[FA1.78] Lia volo nenion povis sxangxi.

  • Cxiu povas veni, tute egale, cxu li estas regxido, cxu [li estas] almozulo.[FA1.42] Kaj regxidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.

Indiferenta cxu povas ankaux enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas elekti. Tiam cxu... cxu povas esti tre simila al aux... aux. Cxu.. cxu emfazas indiferentecon, dum aux... aux nur montras alternativojn:

  • Cxu pro timo, cxu pro fiereco, li nenion respondis.[LR.99] Oni ne scias, kiu el la du alternativoj kauxzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.

  • Cxu bona, cxu malbona — cxiu mem por sia far' ricevas rekompencon.[IT.36] Ne gravas, cxu oni estas bona aux malbona.

  • Tio estas la legxo pri naskintino, cxu de knabo, cxu de knabino.[Lv.12] La legxo validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis knabinon.

Unu sola cxu povas montri nur demandon. Pluraj cxu povas esti indiferenta cxu, sed povas ankaux esti pluraj sinsekvaj demandoj:

  • La Amerika Filozofia Societo [...] elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas kreebla, kaj kiel gxi devas esti.[OV.30] Ne temas pri dubo aux necerteco. Estas simple tri demandoj, kiujn la komitato devis trakti. Du el la demandoj estas cxu-demandoj, la tria estas kiel-demando.

  • Oni ne povis tuj distingi, cxu tio estas sxtofo, cxu vivanta verdajxo, cxu floroj.[FA2.78] Estas tri nerektaj demandoj, sed la signifo estas cxi tie tre proksima al indiferenta cxu.

En alternativdemandoj oni ne uzu cxu... cxu, sed cxu... aux: Cxu esti aux ne esti, — tiel staras nun la demando.[H.74] Rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo, aux ne?[Rt.51]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva