Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:
Estis la tria (tago) de Decembro (en la jaro) mil nauxcent nauxdek unu.
Hodiaux estas la dua (tago) de Majo (en la jaro) du mil kvin.
Morgaux estos la dudek kvina (tago) de Julio (en la jaro) du mil dek.
Por jaroj oni ankaux povas uzi vicordajn nombrovortojn, sed tio farigxas pli kaj pli malofta: Estis la lasta de Januaro (en la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.
Inter la tago kaj la monato oni cxiam uzu de, cxar la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majo = la unua tago de Majo, la dek-tria de Decembro = la dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj.
Por montri la daton, kiam io okazis, oni uzu tauxgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finajxon N:
Ili venos la sepan (tagon) de Marto. = Ili venos en la sepa (tago) de Marto.
La unuan de Majo ili komencis sian vojagxon.[FA3.127] = En la unua (tago) de Majo...
Mi laboris tie gxis la unua de Auxgusto mil nauxcent sesdek.
Antaux la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.
Post la dek kvina de Marto sxi logxos cxe mi.
Kiam oni skribas daton, ekz. cxe la komenco de letero, oni skribas kutime jene:
Rimarku la N-finajxojn cxe la semajntago kaj la monatotago.
Oni povas ankaux mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, cxar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en cxiuj landoj. Cxu temas pri la 9-a de Marto aux pri la 3-a de Septembro?