Frazparto kun N-finajxo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finajxo estas anstatauxigo de tempa rolvorteto, ordinare en:
Unu tagon estis forta pluvo.[FA2.152] = En unu tago...
Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.[FA1.150]
Cxiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino.[FA2.14]
Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.[M.111]
Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12] = En la dudek dua tago de Februaro...
La tagon de sankta Marteno estis farita pri sxi edzigxanonco.[FA3.92]
La unuan fojon en sxia vivo en la brusto de Marta levigxis ondo de flamanta indigno.[M.140]
Cxe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finajxo montras precizan konatan tagon: dimancxon = "en certa konata dimancxo", ecx se oni ne uzas la (en tiaj okazoj la la tagonomoj estas uzataj propranomece). E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas gxenerale pri tiaj tagoj: dimancxe = "en dimancxoj, en cxiu dimancxo":
Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Auxgusto.[L2.250]
La sekvantan dimancxon Knut denove iris tien.[FA3.61] = En la sekvanta dimancxo...
En la komenco de letero oni ofte uzas N-finajxon por montri la daton (kaj foje la semajntagon) kvazaux la dato estus tempa komplemento de frazo: (jxauxdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas, ekz. 12 Majo 1994.
En horesprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:
Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Antaux nomoj de festotagoj oni preferas je.
Tempopunkto povas ankaux aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:
Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.[FE.20] Sabato kaj dimancxo rolas kiel subjektoj.
La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.
Tio estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.[FE.17] La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.