PMEG

Nuanciloj de nombrovortoj

Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro «

La rolvortetoj cxirkaux, de, gxis, inter, super, sub kaj po povas uzigxi kun nombrovortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

  • Restas cxirkaux dek personoj.[Rz.43] = Restas proksimume dek personoj.

  • Gxis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri.

  • Ili kostas de kvin gxis dek euxrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek euxrojn.

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.

  • Li havas super mil euxrojn. = Li havas pli ol mil euxrojn.

  • Kelkaj varoj kostas sub tricent dinarojn. = Kelkaj varoj kostas malpli ol tricent dinarojn.

  • Arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico.[Lv.24] = Arangxu ilin en du vicoj, ses en cxiu vico.

Super kaj sub estas apenaux uzataj kiel nuanciloj en la praktiko. Ili estas menciitaj cxi tie nur por kompleteco. Kutime oni uzas pli ol kaj malpli ol.

En cxi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaux la nuancilo devas malaperi, cxar gxi ne plu havas sencon:

  • Restas cxirkaux dek personoj.[Rz.43] Restas personoj. (*Restas cxirkaux personoj* ne havas sencon.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. Mi vidis homojn. (*Mi vidis inter homojn* ne havas sencon.)

Oni vidas, ke tiuj cxi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombrojn. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan rolon. Cxirkaux, de, gxis, super kaj sub estas ecx intersxangxeblaj kun E-vorto aux esprimo kun E-vorteca vorteto: cxirkaux = proksimume, de = minimume, gxis = maksimume, super = pli ol, sub = malpli ol.

Nuanciloj antaux subjekto «

Tiaj cxi nuanciloj povas aperi antaux subjekto:

  • Supre sur latoj kaj stangoj sidis cxirkaux cent kolomboj.[FA2.68] Cxirkaux cent kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Cxirkaux do ne montras frazrolon cxi tie. Gxi rilatas nur al la nombro.

  • El cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi.[Gn.6] Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo cxi tie, cxar subjekto estu sen rolmontrilo.

Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj «

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Gxi estis virino, kiu povis havi la agxon de cxirkaux sesdek jaroj.[M.22] Cxirkaux koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo cxirkaux sesdek jaroj.

  • Nenie en la cxirkaux cent jaroj la loko estis pli sxangxita, ol en unu malgranda frukta gxardeno.[BV.7] La tempa komplemento havas la rolvorteton en. Cxirkaux estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Li havas agxon de cxirkaux 50 jaroj. La tuta esprimo de cxirkaux 50 jaroj estas priskribo de la vorto agxon. La rolvorteto de ligas la priskribon al gxia cxefvorto. Cxirkaux nur nuancas la nombron.

  • Ili povas kusxi ok gxis naux jarojn.[H.150] La frazparto ok gxis naux jarojn estas tempodauxra komplemento, kiu devas havi ian rolmontrilon. Cxi tie gxi havas N-finajxon. Gxis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kusxi sub po tri kovriloj. La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-komplemento. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas cxirkaux mil euxrojn. La objekto cxirkaux mil euxrojn bezonas la finajxon N. Cxirkaux nur nuancas la nombron mil.

Neunueca uzo «

Se oni opinias, ke tiaj cxi nuanciloj ne estas rolmontriloj, tiam oni ja uzas N kaj aliajn rolmontrilojn kune kun ili, kiam tio estas bezonata. La cxi-antauxaj klarigoj estas verkitaj laux tia opinio. Sed se oni tamen opinias, ke ili estas veraj rolmontriloj, tiam oni neniam uzas la finajxon N kune kun ili, kaj ankaux forlasas diversajn aliajn rolmontrilojn.

Zamenhof hezitis pri la afero. Li foje uzis nombrovortajn nuancilojn kiel verajn rolmontrilojn forlasante la finajxon N ekz. cxe objektoj. Alifoje li uzis ilin laux la cxi-antauxaj klarigoj. La nuancilon cxirkaux li uzis en ambaux manieroj. La nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaux uzado kun N estas korekta (Lingvaj Respondoj p. 107). Li ecx mem uzis po en tia maniero almenaux unu fojon. La aliajn nuancilojn Zamenhof uzis tiel malofte, ke estas malfacile diri, kiajn regulojn li sekvis. Unueca principo por cxiuj cxi nuanciloj ne estas do trovebla cxe Zamenhof:

  • Sxi sidis tie cxirkaux dek minutoj.[M.180] La tempodauxra komplemento ne havas alian rolmontrilon ol cxirkaux.

  • La sola presado de nia gazeto kostas cxirkaux 500 rublojn cxiujare.[OV.126] La kosta komplemento havas la rolfinajxon N. Cxirkaux estas do nur nuancilo de nombro cxi tie.

  • Li povas veni nur suficxe malfrue — cxirkaux horo antaux noktomezo.[BV.52] Cxirkaux rilatas al subkomprenita unu, sed gxi estas cxi tie ankaux la sola rolmontrilo de horo.

  • Ekzistas ankaux [...] lernolibroj, kiuj kostas de 15 gxis 50 centimoj por ekzemplero.[OV.163] La kosta komplemento ne havas N-finajxon.

  • Al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.[FE.14] La objekto tri pomoj ne havas N-finajxon. Po estas do iel rolmontrilo de objekto cxi tie.

  • Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento.[Rz.60] Normale oni uzas por en cxi tiaj esprimoj, cxar temas pri prezo, sed cxi tie po transprenis ankaux la rolon de por.

  • La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj.[OV.100] En tiu cxi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finajxon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion.

Nuntempe oni kutime uzas cxiujn cxi nuancilojn nur kiel nuancilojn, kaj ne kiel rolmontrilojn — krom po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj sekvas la Zamenhofan (kaj Fundamentan) modelon, aliaj sekvas la samajn regulojn kiel por ekz. cxirkaux.

Konkludo «

Por cxirkaux, de kaj gxis la afero sxajnas klara. Oni uzu ilin kiel nuancilojn de nombro. Se la tuta frazparto bezonas rolmontrilon (N aux rolvorteton), oni uzu tian.

Pri po oni tamen povas agi lauxplacxe. Pro la Zamenhofa kaj Fundamenta uzo restas cxiam korekte uzi po kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do povas cxiam forlasi N post po. Tio foje povas esti konfuzokrea (ekz. kiam mankas N-finajxo cxe objekto). Alifoje tio estas eleganta. Oni povas ankaux cxiam uzi po kiel nuran nuancilon de nombro almetante cxiam la bezonatajn rolmontrilojn. Tio estas tre klara, sed iafoje povas esti iom peza. Apenaux havas sencon disputi pri tio, kiu el la du uzoj estas preferinda. Praktike ambaux bone funkcias.

Cxe tiaj esprimoj de prezo, en kiuj oni normale uzus por, la Zamenhofa uzado de sola po estas rekomendinda: Ili vendas terpomojn po dudek spesoj por kilogramo. Estus nenecese peze diri por po dudek spesoj.

Noto: Laux PAG oni ankaux povas uzi po prefiksece cxe nombrovortoj: *po-du*, *pocent*. Tio estus komplete erara, kaj estas nepre evitenda. Se oni tiel uzus po, oni devus same uzi cxirkaux kaj aliajn nuancilojn de nombro: *cxirkaux-du*, *gxis-cent* k.t.p.

Pli ol, malpli ol «

Nombra esprimo povas havi pli ol aux malpli ol kiel nuancilon:

  • Gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.[FE.25] Pli ol tri = "nombro kiu superas tri". Oni povus argumenti, ke la frazo estas mallongigo de ...konstruata pli da jaroj ol tri jaroj. Sed tiam la N-finajxo devus malaperi. La Fundamenta frazo, kiu ja havas N-finajxon, montras, ke tia rezonado estus erara. Pli ol tri ne estas mallongigo. Pli ol rilatas nur al la nombrovorto tri. La tutajxo pli ol tri rolas kiel priskribo de jarojn, kiu devas havi N-finajxon, cxar gxi estas tempodauxra komplemento.

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.[FA2.71]

  • Cxiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la agxon de ne malpli ol 21 jaroj.[L1.133]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva