Nombrovortoj kun E-finajxo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj:
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.[FE.14]
Kiu venis unue, muelas pli frue.[PE.1121]
ON-vortoj kun E-finajxo estas ordinaraj E-vortoj:
Gxi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.
Tiu monto estas ecx ne centone tiel alta kiel Cxomolungmo. = La alteco de tiu monto estas ecx ne unu centono de la alteco de Cxomolungmo (= Everesto).
Iele, iome, duone malbone.[PE.747]
Altaj nombrovortoj kun E-finajxo estas ordinaraj E-vortoj. Komparu kun la A-finajxaj formoj.