PMEG

Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finajxo O oni nomas O-vorto. O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretajxoj, abstraktajxoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

  • tablo = nomo de konkretajxo
  • hundo = nomo de bestospeco
  • sagxo = nomo de kvalito
  • amo = nomo de sento
  • kuro = nomo de ago
  • martelado = nomo de agado
  • Petro = nomo de persono
  • Berlino = nomo de urbo

Post O-finajxo povas sekvi J-finajxo por multe-nombro, kaj N-finajxo por frazrolo. Oni ankaux povas meti ambaux, sed cxiam J antaux N:

tablojtablontablojn
hundojhundonhundojn

Oni povas anstatauxigi la finajxon O per apostrofo ('), sed nur kiam ne sekvas J aux N: hund' = hundo, sagx' = sagxo, am' = amo, kur' = kuro, Berlin' = Berlino.

Legu ankaux pri O-vortaj frazpartoj kaj pri propraj nomoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva