PMEG

Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finajxo O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni cxiam devas lerni. Por cxiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio cxi, kaj multaj vortoj bedauxrinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neuxtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:

  • Sekse neuxtraj radikoj:
    • Gxeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fisxo, homo, persono, infano k.a.
    • La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.
    • Participoj kun O-finajxo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
    • Cxiuj bestospecioj: kato, leono, cxevalo, zebro, hundo, lupo, koko, ansero, pasero, ezoko, formiko, araneo, musxo k.a.
    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, cxefo, kamarado k.a.
    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, sxoforo, geografo, redaktoro, studento, sklavo, mastro, majstro, mosxto, ministro, nobelo, turisto, fripono, heroo, pasagxero, viktimo k.a.
    • Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leuxtenanto, kapitano, kolonelo, generalo, adjutanto k.a.
    • Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, diakono, katoliko, bonzo k.a.
    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Cxino, Arabo, Cigano, Lapono, Judo, Apacxo, Slavo, indigxeno k.a.
    • Supernaturaj kaj fabelaj estajxoj: dio, diablo, angxelo, feo, koboldo, fantomo, genio k.a.
  • Viraj radikoj:
    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, frauxlo, knabo, bubo, gxentlemano, masklo k.a.
    • La sufikso -cxj-.
    • Familiaj radikoj: patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fiancxo, edzo, vidvo k.a. (sed la gxenerala vorto parenco estas sekse neuxtra).
    • Nobeloj kaj similaj altranguloj: regxo, caro, princo, grafo, barono, sxaho, mikado, emiro, samurajo k.a. (sed la gxenerala vorto nobelo estas sekse neuxtra).
    • Kelkaj religiuloj: monahxo, abato, papo, rabeno, imamo k.a.
    • Specialaj virbestaj radikoj: tauxro, okso, kapono, stalono, boko k.a.
  • Inaj radikoj:
    • Evidente ina: femalo.
    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.
    • Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, nimfo, megero, putino, meretrico, gejsxo, madono, muzo k.a.

El la tri grupoj la neuxtra estas sendube la plej granda. Gxi estas nefermita klaso, kiu dauxre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale gxi povas akcepti pliajn membrojn. Versxajne iuj malkonsentas pri la klasado de kelkaj vortoj, sed estas klare, ke cxiuj tri kategorioj ekzistas. Precize kiuj vortoj trovigxu en kiu grupo, estas nur demando de detaloj, ne de principoj.

La klasado neniel pretendas esti io perfekta aux deviga por aliaj. La lingvo estas cxi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri cxiuj cxi tiaj radikoj. Kompreneble cxi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas cxiam okupata de nur unu el la seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas sxajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaux inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la cxi-antauxaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neuxtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila.

Seksaj afiksoj «

Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino. Cxe sekse neuxtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN.

Per la radiko VIR uzata prefiksece aux A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Cxe sekse neuxtra radiko oni povas aldoni VIR- aux vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR. Se la radiko estas ina, oni povus teorie aldoni VIR- aux vira por doni viran signifon, sed praktike tio neniam okazas.

Per la prefikso GE oni povas doni ambauxseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neuxtra, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Kutime oni ne uzas GE antaux inaj radikoj, sed nur antaux viraj aux neuxtraj.

Vortoj faritaj per la sufikso CXJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

Konfuzo «

Bedauxrinde pri la signifo de iuj vortoj regas diversaj opinioj. Precipe vortoj por bestoj kaj profesiuloj estas neunuece uzataj. Vortoj kiel bovo, cxevalo, sxafo, hundo, tajloro, advokato kaj sekretario estas uzataj de kelkaj kiel viraj vortoj, de aliaj kiel neuxtraj. Konfuzo regas ankaux pri vortoj, kiuj finigxas per ...ulo, ...ano, ...isto, ...estro, ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito kaj ...oto, pri popolaj vortoj kiel Anglo, Italo, Cxino kaj Hindo, pri la vorto amiko k.t.p.

Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson IN al neuxtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke cxe multaj neuxtraj vortoj oni ofte ne montras virseksecon, ecx kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Cxino kaj Cxinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Cxino, Svedo, kuracisto kaj lernanto sxajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neuxtra. Tio estas eble mallogika, sed tre praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neuxtraj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Cxinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur cxe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, cxu temas pri neuxtra aux vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj cxiam montras nur virojn aux virbestojn.

Sed multaj firme neuxtraj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasagxero, demokrato, turisto, besto, formiko, musxo k.a., apenaux iam estas uzataj virsekse. Oni ne parolas pri ekz. homo kaj homino, persono kaj personino, infano kaj infanino, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire.

Legu ankaux pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj.

Evoluo «

La signifo de radiko ne estas sxtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaux fakte evoluas kaj sxangxigxas. Multaj vortoj, kiuj antauxe estis uzataj preskaux cxiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neuxtra signifo. Precipe cxe profesioj la evoluo de la modernaj socioj cxiam pli kreas bezonon de vortoj sekse neuxtraj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi cxiujn vortojn. Firme viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, regxo k.a., neniam sxangxos sian signifon. Ili estas kaj restos viraj. Same sxajnas, ke neniuj inaj vortoj iam sxangxigxos.

Cxiu plene rajtas dauxrigi la tradician kvazaux-viran uzadon de neuxtraj vortoj, sed cxiu ankaux rajtas uzadi neuxtrajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neuxtrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaux bazigxas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambaux logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, cxu insisti pri sekso aux ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj gxi tre ofte estas.

Gxenerale estas konsilinde neniel provi sxangxi, reformi aux modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj — tio ja nur pliigus la konfuzon! Sed en cxiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aux sxanceligxanta, sxajnas konsilinde doni al la radiko neuxtran signifon.

Seksa diskriminacio «

Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, cxar multaj vortoj estas baze viraj. Sed rigardante la cxi-antauxajn listojn oni vidas, ke plej multaj vortoj estas (aux almenaux povas esti) sekse neuxtraj. Diskriminacia estas en tiuj okazoj ne la lingvo, sed la lingvouzantoj. Pri la firme viraj vortoj estas alia afero, sed oni memoru, ke la uzado de ina sufikso estas nur gramatika afero. Zamenhof vivis en socio, kiun regis viroj, kaj tio postlasis spurojn en lia lingvo, sed la lingvo ne kreas la diskriminacion, nur spegulas gxin.

Iuj Esperantistoj ne volas vidi la lingvon trankvile evolui rilate al sekso, sed volas gxin draste reformi. Oni proponadas diversajn novajn afiksojn kaj pronomojn por fari la lingvon "perfekta". Tiuj reformoj efektive kauxzus pli da problemoj ol ili solvus. Felicxe en la praktiko cxiuj tiuj klopodoj montrigxas vanaj malsxparoj de energio.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva