PMEG

Participoj kiel E-vortoj

Kromaj agoj «

Participo kun E-finajxo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo. Anstataux diri du frazojn, unu por cxiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj mangxis samtempe pomon. Mangxante pomon li legis sian libron. La mangxado dauxris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen. La farado de la tasko finigxis antaux ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antaux ol gxi komencigxis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.[FE.22] La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskaux kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote, li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas komplikan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

Subjekto de E-participo «

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas lauxsence esti priskribo de la subjekto de la cxefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Estis gxuste li, kiu faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Gxuste ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la cxefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio versxajne ne estas la dezirata signifo. Necesas diri: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Aux: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

E-participo ankaux ne povas havi propran subjekton. Ne eblas diri ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankviligxi.* La frazparto la infanoj estas cxi tie subjekto de veninte, sed veninte ne estas cxefverbo, kaj ne povas havi propran gramatikan subjekton. Tiaj frazoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al subfrazoj, I-verboj aux sensubjekte «

Participo havu E-finajxon ankaux kiam gxi estas perverba priskribo de subfrazo aux de I-verbo, kaj kiam gxi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antauxdirite, ke sxi edzinigxos kun tute simpla soldato.[FA1.3] La ke-frazo estas subjekto. Antauxdirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi cxi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis sxajne baldaux pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Gxi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble.[Gn.4] Vengxite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finajxa participo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva