PMEG

Participoj kiel O-vortoj

Aktiva participo kun O-finajxo montras la sencan subjekton de la ago aux stato. Pasiva participo kun O-finajxo montras la sencan objekton. Laux speciala regulo ili normale montras personon:

  • skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas
  • skribinto = skribinta persono, persono kiu antauxe skribis
  • skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos
  • amato = amata persono, persono kiun iu amas
  • amito = amita persono, persono kiun iu antauxe amis
  • amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos
  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.[FE.22]

  • La fugxintoj kolektigxis sur la kampo. La personoj, kiuj antauxe fugxis...

  • La jugxotoj staris antaux la jugxisto. La personoj, kiujn oni intencis jugxi...

Oni ne aldonu la sufikson UL, cxar O-participoj per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstataux viro. Tamen iafoje vortoj kiel konatulo kaj instruitulo povas esti gxustaj, sed tiam tiuj vortoj havas tre specialan signifon.

Iafoje O-finajxa participo montras nepersonan aferon, kiu plenumas funkcion:

  • dividanto = persono kiu dividas, nombro kiu dividas (en matematiko)
  • dividato = persono kiun oni dividas, nombro dividata (en matematiko)

Se temas ne pri persono, sed pri ajxo, oni aldonu la sufikson AJX: skribitajxo, legatajxo, plenumitajxo, placxantajxo. Sed kiam cxeestas AJX, la participa sufikso ofte estas superflua. Normale suficxas skribajxo, legajxo, plenumajxo, placxajxo.

Oni uzas iafoje estonto, estinto, pasinto kaj similajn vortojn, por tempoj (= "estonta tempo", "estinta tempo", "pasinta tempo"...) Sed normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s.

Problemo pri O-finajxaj participoj «

La regulo, ke participo kun O-finajxo montras la sencan subjekton aux objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Iafoje tio donas problemojn. El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas "rilata al la persono". Tio ne eblas por O-vortaj participoj, cxar A-participoj havas aliajn signifojn:

  • novulo novula kurso = kurso por novuloj
  • komencanto komencanta kurso = *kurso por komencantoj*

En gxusta uzo komencanta kurso nepre signifas "kurso kiu komencas (ion)". Por esprimi "kurso por komencantoj" oni devas diri gxuste kurso por komencantoj. Ne eblas uzi A-vorton.

  • sekretario sekretaria demando = demando de sekretario
  • prezidanto prezidanta demando = *demando de prezidanto*

Sed prezidanta demando vere signifas "demando, kiu prezidas", kvankam tio estas plene absurda signifo.

Rilata problemo aperas foje kun priskribo de participo. Se oni sxangxas la finajxojn, oni povas sxangi ankaux la signifon de la priskribo:

  • maljuste kondamnita maljusta kondamnito. La signifo sxangxigxis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankoraux priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.

  • multe amanta multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la personoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraux priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.

  • malproksime logxanta malproksima logxanto. Unue iu logxas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu logxas ie. Se MALPROKSIM ankoraux priskribu la logxadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimlogxanto, sed prefere oni diru malproksime logxanta persono aux persono, kiu logxas malproksime.

Foje oni vidas provojn elturnigxi per strange uzataj E-finajxoj: *multe amantoj*, *malproksime logxanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, gxi devas mem farigxi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimlogxanto. La malgxusta uzo bazigxas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas ajxojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed gxi tamen ne estas verbo.

Esperanto «

La vorto Esperanto (kun majusklo) origine estis participo kun la signifo "esperanta persono", sed gxi estas nun nomo de lingvo, kaj ne estas plu rigardata kiel participo. Oni do povas fari la A-vorton Esperanta = "rilata al la lingvo". La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraux participo, kaj gxi plu signifas "esperanta persono".


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva