PMEG

Tria persono

En gramatiko cxio, kio ne estas mi, ni aux vi (aux ci), estas nomata "la tria persono". Li, sxi, gxi kaj ili, kaj lia, sxia, gxia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita persono. Si kaj sia anstatauxas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.

Li kaj sxi «

Li kaj sxi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Sxi kaj sxia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.[FE.16]

  • Mi vokas la knabon, kaj li venas.[FE.16]

  • Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.[FE.16]

  • Li estas mia onklo.[FE.18]

  • Sxi estas mia onklino.

  • Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.[FE.36]

  • Sxi estas lavistino.

  • Li fiancxigxis kun frauxlino Berto.[FE.39]

  • Sxi fiancxinigxis.

  • Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.[FE.41]

  • Sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.[FE.39]

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.[FE.26]

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.[FE.31]

  • "Jes, patrino", respondis al sxi la malgxentilulino.[FE.21] Sxi = la patrino.

  • Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.[FE.41]

  • Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.[FE.35]

  • Mi renkontis vian patrinon kaj sxian kolegon.

  • Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki.[FE.15] La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Cxiuj sxi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

  • Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi [la patrino] kriis al sxi [la filino]: "Nu, mia filino?"[FE.21]

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aux kiam oni parolas gxenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira persono aux la homo:

  • Cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Li respondas cxi tie al cxiu, do al cxiu persono.

  • Cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.[FE.13]

  • Ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".[FE.29] Li = la malamiko. La frazo temas pri teoria persono, cxu vira, cxu virina.

Tia cxi uzo de li estas foje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne cxar oni ignoras virinojn, sed cxar li estas dusignifa: vira kaj neuxtra. Tio ja povas foje kauxzi malklarajxojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. sxi aux li, tiu, tiu persono k.s.

Noto: Pli-malpli cxiu libera konsonanto + "i" estas jam proponita kiel anstatauxajxo de sekse neuxtra li — ecx sola "i" estas proponita! — sen praktikaj rezultoj. Ankoraux neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaux en unu-nombro: *Cxiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la cxi-tiea mencio de tiu same sensxanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elcxerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaux eblas ion novan proponi.

Gxi «

Gxi estas unu-nombra. Gxi kaj gxia estas uzataj por paroli pri senseksajxo:

  • La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.[FE.16]

  • Cxu vi jam trovis vian horlogxon? Mi gxin ankoraux ne sercxis.[FE.20]

  • Trovinte pomon, mi gxin mangxis.[FE.22]

  • La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.[FE.33]

  • Kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile.[FE.17] Gxin = la petitan trinkajxon.

  • Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.[FE.42]

  • Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.[FE.42]

Oni uzas gxi ankaux pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaux uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.[FE.16]

  • Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.[FE.18]

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aux se oni parolas pri pli agxa infano, oni kompreneble uzu li aux sxi.

Gxi estas uzata ankaux por paroli pri besto, ecx kiam gxia sekso estas konata:

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.[FE.26]

  • La birdo ne forflugis: gxi nur deflugis de la arbo.[FE.31]

  • Mi frapos vian cxevalon sur la kapon tiel, ke gxi falos senviva.[FA1.7]

  • Nia maljuna amiko renkontigxis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel cxarman, kiel bovino nur povas esti. "Gxi certe donas belan lakton!" li pensis.[FA4.230]

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi li aux sxi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li aux sxi, sed ankaux gxi eblas:

  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.[PE.1508] Cxi tie estas necese montri klare la virecon de la bovo.

  • Klinu la kolon antaux la maljuna anasino tie. Sxi estas cxi tie la plej eminenta el cxiuj.[FA2.36] El fabelo, en kiu rolas birdoj.

  • Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel gxi marsxas, tio estas danco![FA4.143] Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri la sama koko uzas li.

En fabelo oni povas uzi li aux sxi ecx pri nevivanta afero, se gxi rolas kiel persono, kaj oni volas gxin prezenti kiel viran aux virinan:

  • La historion de tiu kolumo ni nun auxdu. Li jxus atingis la edzigxotauxgan agxon, kiam li okaze trafis en lavotan tolajxon kune kun sxtrumpa rubando.[FA3.6] Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Gxi ankaux povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu cxi-poste):

  • Hodiaux la problemo interesas la publikon, morgaux gxi povas esti indiferenta pri gxi. La unua gxi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua gxi estas la problemo.)

Zamenhof iafoje uzis gxi kiel superfluan duoblajxon de subjekto aux objekto, kiam la vera subjekto aux objekto estis I-verbo aux subfrazo. Li ankaux uzis iafoje gxi kiel superfluan duoblajxon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

  • Por mi gxi estis la plej kora gxojo inciti la hundon.[Rt.19] Gxi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu gxi.

  • Gxi estis varmega posttagmezo.[Rt.83] La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu gxi.

Iafoje Zamenhof uzis gxi, kie oni nun preferas tio. Gxi normale reprezentas ajxon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Tio estas uzata por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, aux por nedifinita afero (= tiu afero):

  • Mi estis apud sxi! — Jes, mi gxin scias.[BV.72] = Jes, mi scias, ke vi estis apud sxi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

  • Cxu gxi estas malfelicxulo, kiu bezonas mian helpon?[Rt.45] Se gxi reprezentas ion neklaran, eble la sonon de frapado sur pordon, oni prefere uzu tio, sed en la kunteksto temas fakte klare pri homo, kaj li estas preferenda.

  • Cxu vi, kara Mario, trovas gxin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon cxe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?[M.88] Gxin estas duoblajxo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi gxin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaux uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

  • En la cxambro estis tri personoj, el kiuj unu levigxis renkonte al Marta. Gxi estis virino de meza agxo.[M.20] Nun oni dirus simple: Estis virino... Aux: Sxi estis virino... Aux eble: Tio estis virino...

Ili «

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aux personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? Ili estas en la gxardeno.[FE.16]

  • Kie estas la knabinoj? Ili ankaux estas en la gxardeno.[FE.16]

  • Kie estas la trancxiloj? Ili kusxas sur la tablo.[FE.16]

  • Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.[FE.9]

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.[FE.35]

  • Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.[FE.14]

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn).[FE.18]

  • Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo, Nikolcxjo, Ernecxjo, Vilhelcxjo, Manjo, Klanjo kaj Sonjo.[FE.38]

En kelkaj lingvoj oni foje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni «

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri cxia ajn persono, multaj aux kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaux esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.[FE.42]

  • Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.[FE.16]

  • Oni diras, ke la vero cxiam venkas.[FE.16]

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.[FE.31]

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.[FE.31]

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.[FE.39]

  • La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.[FE.40]

Normale oni montras cxiun ajn homon, sed iafoje gxi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas aux volas precizigi:

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton.[FE.38] Ne interesas la parolanton, kiuj personoj malfermis.

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33] La parolanto ne volas precizigi, kiuj homoj malhelpis al li.

  • Oni alportas la tagmangxon.[Rz.26] Nur la tagmangxo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

  • La malpura aero malsanigas onin.

  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas sxteli ecx oniajn vestajxojn.

  • Ne kritiku onin, cxar oni povas ankaux vin kritiki.

En iuj lingvoj oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo "ni". Tio ne eblas en Esperanto: — Kiel vi fartas, amikoj? — Nu, *oni* suficxe bone vivas! Diru: ...ni suficxe bone vivas.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva