PMEG

Pronomoj

Pronomoj estas vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En PMEG nur dek vortetoj estas nomataj pronomoj. Iliaj bazaj formoj nomigxas personaj pronomoj (kvankam ili ne cxiam montras personojn). Kun A-finajxoj ili nomigxas posedaj pronomoj (kvankam ili ne cxiam montras posedon).

Legu ankaux pri uzado de pronomoj en nerekta parolo.

Foje oni proponas enkondukon de novaj pronomoj en Esperanton. Tio estas tute senespera, cxar pronomoj estas tiel baza parto de lingvo, ke novaj nur en ekstremaj okazoj povas enuzigxi. PMEG enhavas kompreneble nur la oficialajn kaj Fundamentajn pronomojn. Oni ne malsxparu sian tempon vane proponante novajn pronomojn.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva