PMEG

Majuskloj cxe propraj nomoj

Pri majuskloj (grandaj literoj, cxefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere suficxe malgrava afero.

Oni skribas cxiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Hindujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas gxenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli cxiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte majuskligas cxiun el tiuj vortoj: Sankta Petro, la Nobla Korano, Nova Zelando (pli ofte Nov-Zelando).

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (cxar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaux povas minuskligi (cxar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj:

  • La Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaux tute sen iaj materialaj rimedoj.[FK.284] Ameriko estas propra nomo de kontinento. Volapük kaj Esperanto estas propraj nomoj de lingvoj. La minuskla skribo esperantisto estas tamen pli ofta.

  • La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno.[FK.202] Bremeno estas Germana urbo.

  • Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj.[FE.37]

  • Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.[FE.37] Kaj Kalvinanoj kaj kristanoj devenas de propraj nomoj, sed unu havas majusklon, la alia ne. Eble Zamenhof rigardis la vorton Kristo ne kiel nomon, sed kiel titolon. Eble li nur estis senkonsekvenca. Ankaux Luteranoj devenas de propra nomo, sed gxi cxiuokaze havu majusklon cxi tie, cxar gxi staras frazkomence.

  • Tiaj formoj [...] estas nek kontraux-Esperantaj, nek novaj.[LR.34] Oni normale ne skribas *kontrauxEsperanta*, sed uzas dividostrekon en tiaj cxi vortoj, cxar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontrauxesperanta aux kontraux-esperanta lauxplacxe.

  • En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni gxojas, cxar de cxiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato (vidu cxi-poste). Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo.

  • Partoprenis tri koreoj, tri finnoj, usonano, malajziano, makauxano, singapurano, kaj 12 tajvananoj. Usono, Malajzio, Singapuro kaj Tajvano estas nomoj de landoj. Makauxo (aux Makao) estas urbonomo. Pri popolnomoj kiel koreoj kaj finnoj vidu cxi-poste.

Monatoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Nuntempe tamen multaj skribas ilin minuskle, kvankam oni ankoraux cxiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (cxiam sen la):

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.[FE.12]

Festoj «

Nomojn de festoj oni uzas kiel normalajn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Asxuro° k.t.p.:

  • Ho, se estus jam Kristnasko![FA2.44] En la Universala Vortaro de la Fundamento kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale gxi estas uzata propranome sen la.

Semajntagoj «

La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj propranomece.

Landoj, popoloj kaj lingvoj «

Landonomojn oni cxiam skribas kun komenca majusklo, cxar ili estas veraj propraj nomoj (Nederlando, Usono, Hindujo, Arabio k.t.p.).

Popolnomojn faritajn el landonomo (Nederlandano, Usonano k.t.p.) oni povas skribi kun komenca majusklo, cxar la landonoma parto restas propra nomo. Ankaux popolnomojn nekunmetitajn (Hindo, Arabo k.t.p.) oni povas skribi kun komenca majusklo, cxar kvankam ili ne vere estas propraj nomoj, ili tamen estas tre similaj al propraj nomoj, kaj majuskla skribo povas helpi al klareco. Sed popolnomoj ja ne estas veraj propraj nomoj, kaj tial oni ankaux povas ilin cxiujn skribi kun komenca minusklo (nederlandano, usonano, hindo, arabo k.t.p.).

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aux landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo, cxar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi majuskle (la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Cxine k.t.p.), sed oni ankaux povas ilin skribi minuskle (la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli cxine k.s.).

Verajn lingvonomojn (kun O-finajxo) oni cxiam skribu majuskle, cxar ili sendube estas veraj propraj nomoj (Esperanto, Sanskrito, Volapuko k.a.). Se ili ne estus propraj nomoj, oni devus preskaux cxiam uzi la antaux ili, sed tion oni ne faras. Strange iuj tamen skribas ilin minuskle.

Majuskloj en la Fundamento «

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aux alia uzo de majuskloj cxe popolnomoj k.s. estus "kontraux-Fundamenta". La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj trovigxas ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj cxe tiaj cxi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion klaran pri majuskloj cxe tiaj cxi vortoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva