PMEG

Nomoj de landoj kaj popoloj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale cxiam Esperantigitaj. Bedauxrinde la praktika uzado estas iom malunueca kaj varia. Tie cxi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn cxiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas.

Nekunmetitaj landonomoj «

Plej multaj landoj havas nekunmetitan nomon sen sufikso. El tia nomo oni cxiam formas nomon por landano per la sufikso AN:

  • Kanado (Nord-Ameriko) Kanadano = logxanto de Kanado, homo el Kanado k.s.
  • Burkino (Afriko) Burkinano = logxanto de Burkino k.s.
  • Peruo (Sud-Ameriko) Peruano
  • Sudano (Afriko) Sudanano
  • Irano (Azio) Iranano
  • Pakistano (Azio) Pakistanano
  • Usono (Nord-Ameriko) Usonano
  • Nov-Zelando (Oceanio) Nov-Zelandano
  • Auxstralio (Oceanio) Auxstraliano

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli bone uzi la vorton ano anstataux la sufikso AN:

  • Sao-Tomeo kaj Principeo (Afriko) ano de Sao-Tomeo kaj Principeo
  • Trinidado kaj Tobago (Mez-Ameriko) ano de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

  • Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) ano de Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj, ano de UAE, UAE-ano

Kunmetitaj nomoj «

Kelkaj landoj havas nomon kun sufikso. Tia nomo estas farita el nomo de popolo (gento). La origina landonoma sufikso estas UJ, sed oni ofte uzas anstatauxe la neoficialan sufikson I. Pri tiuj du sufiksoj oni multe diskutis, sed ili estas ambaux bone uzeblaj. Ambaux estas komprenataj de cxiuj Esperantistoj. Duoblajxoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblajxoj kiel dormejo kaj dormocxambro, aux policisto kaj policano. Por kelkaj landoj oni preferas uzi la radikon LAND sufiksece. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon. Neniam estas eraro uzi UJ aux I anstataux sufikseca LAND.

Ankaux cxe sufikshavaj landoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:

  • Francujo aux Francio (Euxropo) Francujano aux Franciano
  • Germanujo aux Germanio (Euxropo) Germanujano aux Germaniano
  • Japanujo aux Japanio (Azio) Japanujano aux Japaniano
  • Somalujo aux Somalio (Afriko) Somalujano aux Somaliano
  • Finnlando (Euxropo) Finnlandano
  • Pollando (Euxropo) Pollandano

Anstatauxe cxe sufikshavaj landoj oni ordinare uzas la simplan popolnomon. Oni tiam nur forprenas la sufikson (UJ, I aux LAND):

  • Francujo/Francio Franco = ano de Francujo, ano de la Franca gento
  • Germanujo/Germanio Germano = ano de Germanujo, ano de la Germana gento
  • Japanujo/Japanio Japano
  • Somalujo/Somalio Somalo
  • Finnlando Finno

Oni ne aldonu AN al tia popolvorto. Ne diru *Francano*. Tio signifus ano de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN nur al landonomo: Francio aux Francujo (landonomoj) Franciano aux Francujano (ano de lando), aux oni diru simple Franco.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento, sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas gxuste pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.[FE.37] Germaniano kompreneble signifas ekzakte la samon kiel Germanujano. (Iuj gramatikistoj preferas diri, ke la I-formoj estas propraj nekunmetitaj radikoj. Por ili ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, cxar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio cxiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la logxantoj nomigxas Germanoj, Germanujanoj aux Germanianoj, cxu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, cxu kiel nekunmetitan.)

Cxe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Logxanton de ekz. Interna Mongolujo (parto de Cxinujo) oni ne povas simple nomi Mongolo, cxar tio komprenigxas kiel ano de Mongolujo (alia lando). Logxanton de Nova Sud-Kimrujo (parto de Auxstralio) oni ne povas nomi Kimro, cxar tio estus ano de Kimrujo (parto de Britujo). Logxanton de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Sakso, cxar Saksoj trovigxas ankaux en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel ano de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujano, ano de Nova Sud-Kimrujo, Nov-Sud-Kimrujano, ano de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltano k.t.p.

Kiel scii, cxu nomo estas kunmetita? «

Se oni renkontas landonomon, kiu finigxas per ...ujo, oni cxiam scias certe, ke gxi estas kunmetita, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por logxanto de la lando.

Se oni auxdas landonomon, kiu finigxas per ...io, oni ne povas esti certa, cxar multaj nekunmetitaj landonomoj (hazarde) finigxas tiel, kvankam ili ne havas sufikson, ekz. Auxstralio, Namibio kaj Cxilio. En tiuj landoj ne logxas *Auxstraloj*, *Namiboj* aux *Cxiloj*. Tio signifas ankaux, ke oni ne povas sxangxi al UJ en tiaj nomoj, cxar la nomoj ne estas kunmetitaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj nomoj.

Ankaux kiam oni renkontas landonomon, kiu finigxas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj tute ne estas kunmetitaj, ekz. Nederlando kaj Islando. Aliaj ja estas kunmetitaj, sed la unua parto ne estas nomo de popolo, ekz. Rejnlando. En tiuj landoj do ne logxas *Nederoj*, *Isoj* aux *Rejnoj* (Rejno estas nomo de rivero). Oni devas paroli pri Nederlandanoj, Islandanoj kaj Rejnlandanoj.

Se oni scias certe, ke nomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aux se oni hezitas, oni povas cxiam trankvile uzi kunmetajxon kun la sufikso AN: Franciano, Cxiniano, Italiano, Pollandano k.t.p. Tia uzado neniam estas eraro, kvankam tiaj AN-vortoj ja estas malofte uzataj, kiam ekzistas simpla popolvorto.

Multaj problemoj pri landonomoj malaperas, se oni traktas cxiun nomon, pri kiu oni estas malcerta, kiel nekunmetitan.

"Istanoj" «

Cxe kelkaj nekunmetitaj landonomoj tamen ekzistas simila pli mallonga vorto por landano. En ekz. Afganistano (= Afganujo) logxas Afganoj (= Afganistananoj, Afganujanoj). Pluraj tiaj landonomoj finigxas per ...istano, kaj la radikfino ...istan tial povas sxajni kiel sufikso. Sed ne cxiuj "istanoj" havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne logxas *Pakoj*, sed Pakistananoj.

Arbitra divido «

Ekzistas do du grupoj de landonomoj: sensufiksaj kaj sufikshavaj. La divido estas tute arbitra kaj senscienca. Plej multaj landonomoj estas sensufiksaj, sed kelkaj, precipe Euxropaj kaj Aziaj, estas faritaj el popolnomo per sufikso. La divido diras absolute nenion pri la landoj aux pri la popoloj en la landoj. Cxu ekzistas aux ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, cxu tiuj homoj estas unueca gento aux ne. En multaj landoj kun sensufiksaj nomoj logxas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kambogxo, Nederlando, Islando k.a. Estas tute normala afero, ke ekzistas tia arbitra divido en du kategorioj. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, auxto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo, kie la landoj apartenas al unu speciala gento, kaj nova mondo, kie cxiuj gentoj estas egalaj. Tio estis nura teorio, kiu neniam realigxis en la lingvo.

Komunaj popolnomoj «

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du cxefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri cxefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri malsamaj gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj. Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. Estonujo, Latvujo kaj Litovujo nomigxas do kune Baltujo, Baltio aux la Baltaj sxtatoj/landoj, ne *Cxebaltio* aux simile. La apuda maro nomigxas la Balta Maro[FA1.129].

Diverseca uzo «

La multaj variantoj de landonomoj kauxzas problemojn, sed cxiuj variantoj estas uzeblaj laux la cxi-antauxaj principoj. Se ekz. oni preferas la nekunmetitan landonomon Koreo, oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la kunmetitan formon Koreujo (aux Koreio) por la sama lando, oni nomu la logxantojn Koreujanoj, Koreianoj aux Koreoj. Sed oni ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Cxu oni preferas paroli pri Koreanoj, cxu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, cxu ili estu uzataj aux ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Auxstroj, dum aliaj parolas cxiam nur pri Auxstrianoj. Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de (la iama) Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Gxenerale la diskutoj, ecx kvereloj, pri landonomoj estas treege troigataj. Temas nur pri vortoj. Nur tio estas grava, ke ne ekzistu tro da variantoj, cxar tiam la lingvo farigxas malfacile lernebla.

A-finajxo «

Landonomo kun A-finajxo signifas "rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando" k.t.p. Oni ankaux povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo", sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj:

  • Usono Usona (ofta vorto) = rilata al Usono aux Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj...
  • Usonano Usonana (tre malofta vorto) = rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj...
  • Peruo Perua (ofta vorto) = rilata al Peruo aux Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj...
  • Peruano Peruana (tre malofta vorto) = rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj...

Por sufikshavaj landoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso: Franca, Japana, Hinda k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo". Sed en la praktiko oni uzas ilin ankaux por "rilata al la lando, tia kiel (en) la lando". Oni ankaux povas uzi A-vortojn el plena sufikshava landonomo, sed tio estas pli malofta:

  • Francujo Franca (ofta vorto) = rilata al Francujo aux al Francoj...
  • Francujo Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo...
  • Japanio Japana (ofta vorto) = rilata al Japanio aux al Japanoj...
  • Japanio Japania (malofta vorto) = rilata al Japanio...
  • Finnlando Finna (ofta vorto) = rilata al Finnlando aux al Finnoj...
  • Finnlando Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando...

Lingvonomoj «

El sensufiksaj landonomoj kaj simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaux cxiam metas la antaux tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:

  • Anglo la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)
  • Cxino la Cxina (lingvo) = la lingvo de la Cxina popolo
  • Arabo la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj
  • Zuluo la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj
  • Nederlando la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando
  • Birmo la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo
  • Indonezio la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio
  • La franca lingvo videble estis tiu el sxiaj scioj, de kiu sxi esperis plej multe.[M.24]

  • Mi ne scias la lingvon hispanan.[FE.34]

  • Cxu vi parolas la Anglan (lingvon)?

  • Mi volas lerni la Cxinan (lingvon).

El tiaj cxi lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = "traduki en la Anglan lingvon", elarabigi = "traduki el la Araba lingvo", hispanparolanto = "parolanto de la Hispana lingvo", Japanlingva = "en la Japana lingvo, scianta la Japanan lingvon...".

Oni atentu, ke ekzistas multaj popoloj kaj lingvoj, por kiuj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = "la lingvo de la Hebreoj (Judoj)", kiu estas parolata cxefe en Israelo, la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antauxe oni nomis la landon Persujo), la Malagasa nomata laux la Malagasoj en Madagaskaro (antauxe nomata Malagasujo), kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

Ekzistas ankaux lingvoj, kiuj ne havas nomon faritan el landa aux popola nomo, sed tute propran nomon kun O-finajxo, ekz: Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingva-Frankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tok-Pisino°. Antaux tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:

  • Oni parolas Esperanton.[OV.401]

  • En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

  • Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaux povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli auxtomate supozas, ke ekzistas aux popolo *Urduoj* aux lando *Urduo*, sed tia popolo aux lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Cxiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Solresol, Volapük, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p., (nur Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj formoj). Kial oni ne Esperantigu ankaux cxi tiajn nomojn, kiam oni Esperantigas la nomojn de cxiuj aliaj lingvoj en la mondo? Ekz.: Solresolo°, Idiomo Neuxtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Bliso° k.t.p.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva