PMEG

Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj

Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kauxzon por diri la cxeffrazon. La cxeffrazo estas normale demanda aux ekkria frazo:

  • Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras?[FA1.146] = Kio do estas al vi? Mi demandas tion, cxar vi tiel ploras.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?[FA3.96] = Kien vi volas iri? Mi demandas tion, cxar vi metis sur vin la festan surtuton.

  • Kia malsagxulo mi estis, ke mi volis reiri en la kagxon![Rt.30] = Kia malsagxulo mi estis! Mi nomas min tiel, cxar mi volis reiri en la kagxon.

Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aux rezulton. Ke tiam signifas "tiel ke, kun la rezulto ke, kio kauxzis ke" aux simile:

  • Clemency Newcome pusxigxis nun je la tablo, ke cxiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.[BV.18]

  • Jen io min alforgxis al la loko, ke mi ne povas forkuri![Rt.105]

Oni povus ensxovi tiel en la cxeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva