Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras cxiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.
De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la "Revuo".[L1.320]
Sxi estis plena de timo, ke la infano mortos.[FA3.1]
Li metis la kondicxon, ke oni ne instruu al sxi la Kristanan religion.[FA3.102]
Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?[OV.272]
Mi faras al vi donacon, ke cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono.[FE.15]
Tio estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.[FE.17] Multaj uzas kiam anstataux ke en cxi tiaj frazoj. Ke estas normale pli tauxga, cxar tia cxi ke-frazo plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke sxi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano.[M.5]
Interne de gxi [la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur gxi tutan bovon.[FA1.115]
Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.[FA1.47]
Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.[FE.15]
Sxi farigxis tiel malaminda, ke sxia propra patrino sxin forpelis de si.[FE.23]
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.[FE.33]
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33]
Ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti.[Kr2.20]
Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi songxis pri tio.[FA1.147]
Vi ne estas kulpa, ke vi farigxis tio, kio vi estas.[FA3.19] = ...kulpa pri tio, ke...
Mi estas felicxa, ke mi vin akceptos.[LR.98] = ...felicxa pri tio, ke...
Sxi estis tute certa, ke tio estos plenumita.[FA3.125] = ...certa pri tio ke...
Ili estis auxdintaj, ke la regxo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas auxdintaj, sed estas pli nature rigardi estis auxdintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.
Kiel felicxa mi estas, ke mi gxin scias![BV.52] Cxi tie la ke-frazo montras kauxzon. Oni povus do anstataux ke uzi cxar.
Vidante, ke sxi estas tiel bela, li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola.[FE.21] = Vidante tion, ke sxi estas tiel bela...
Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron.[M.135] = Dirante tion, ke via traduko...
Cxion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion cxi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion cxi.
Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al kvankam kaj malgraux (tio) ke.
Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aux simile:
La vero estas, ke mi amas vin.
La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.[FA3.91]
Kelkfoje oni uzas helpan tio:
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas auxdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.[OV.382]