PMEG

Ke-frazoj kiel objekto

Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finajxon N. Se oni anstatauxigas la subfrazon per O-vorto aux tabelvorto je O, tiu devas havi N:

  • Diru al la patro, ke mi estas diligenta.[FE.8] Diru tion al la patro.

  • Oni diras, ke la vero cxiam venkas.[FE.16] Oni diras tion.

  • Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe.[FE.17] Pardonu mian malfruigxon al mi, patrino.

  • Mi volas ke vi tien iru![FE.19] Mi volas tion.

  • Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.[FE.20] Se li scius tion...

  • Subite li auxdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.[FA1.9] Subite li auxdis tion.

  • Pri talento mi neniam auxdis, ke vi ian havas.[M.156] Pri talento mi neniam auxdis tion.

  • Vi efektive pensas, ke ne?[BV.45] Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aux simile.

  • Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke sxi devas farigxi lia kara edzineto.[FA3.58] = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.

Cxe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:

  • Vi kauxzis tion, ke mi devas vin malestimi![FA2.19]

  • Cxu povas esti, ke mi bedauxris tion, ke mi ne faris malhonestajxon?[M.62]

Sxajne du rektaj objektoj «

En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finajxo. Tiam povas ofte sxajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama rilato al la cxefverbo. Tio normale estus eraro.

Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, gxi estas objekto de la ke-fraza cxefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili mangxas fisxon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fisxon estas objekto de mangxas.

Se la alia objekto ne trovigxas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento. Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva