La finajxo N povas almetigxi post diversspecaj vortoj.
Legu ankaux pri N-finajxo cxe ne-Esperantigitaj nomoj.
La finajxo N staras cxiam post eventuala J-finajxo: domojn, hundojn, virinojn, rugxajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.
Se O-vorto havas la finajxon N, tiam ankaux cxiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finajxon N:
Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finajxon: Mi refarbis la flavajn segxojn blankaj.
N-finajxo povas montri:
Kiam frazparto kun N-finajxo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, gxi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aux kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finajxo de N-komplemento aux de N-priskribo estas anstatauxajxo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.
Se oni pasivigas frazon, la objekto farigxas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas farigxi subjekto de pasiva frazo.
N-finajxo povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton.
Foje N-finajxo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataux kaj krom. Tiam N montras objekton.
Ofte N-finajxo kunlaboras kun E-vorto en rolvortajxo: responde vian leteron, rilate tion.