En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas sxangxigxi, se la parolanto aux la alparolato sxangxigxis:
Foje ni inkluzivas la alparolaton, foje ne. Ofte la kunteksto montras la gxustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:
Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Cxu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.
Petro redemandas al Karlo: Cxu vi demandis, cxu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraux inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.
Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, cxu ni iru al la urbo. Ni ankoraux restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizabeto. Por klareco Petro povus anstatauxe diri ekz.: Li demandis, cxu mi, li kaj sxi iru al la urbo.
Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.
Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antauxe subkomprenata vi farigxis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Plia klareco eblas per ekz.: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.
Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni cxiam devas sxangxi cxiujn pronomojn de la unua kaj dua personoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, sxi, gxi, ili. Tio ne estas vera. Foje estus erarego tiel sxangxi. Foje oni ecx devas sxangxi en la kontrauxa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn cxi tie.