PMEG

Vortordo

En Esperanto la cxefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finajxoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu cxi paragrafo temos cxefe pri la ordo de frazpartoj:

Aliaj reguloj pri vortordo «

Multaj E-vortecaj vortetoj staru normale por klareco gxuste antaux tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaux, ecx, tre, nur. Ankaux ne staru antaux tio, kion gxi neas.

Rolvorteto staru cxiam antaux tio, kies rolon gxi montras.

Kunliga vorteto (kaj, aux, sed k.a.) staru antaux tio, kion gxi ligas al io. Kiam kunliga vorteto ligas tutan frazon al alia frazo, gxi staru antaux la tuta ligata frazo.

Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun gxi nuancas.

Legu ankaux pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva