Se = "sub la kondicxo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke". Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondicxon, supozon aux okazon:
Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.[FE.20] = En la okazo, ke li scius... Oni uzas US-verbojn, cxar temas pri nura fantazio.
Se mi estus sana, mi estus felicxa.[FE.19] = Sub la kondicxo, ke mi estus sana...
Se mi havus multe da mono, mi acxetus auxton. La US-formoj montras, ke temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono.
Se li havas multe da mono, li versxajne acxetos auxton. La AS-formo kaj OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.
Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaux multe da problemoj. La AS-formoj montras, ke temas pri cxiam valida principo.
Se li jam venis, petu lin al mi.[FE.26] Povas esti, ke li jam venis. Tial reala modo, IS-formo.
Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.[FE.19]
Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).[FE.24] Oni povas uzi simplan US-formon, ecx kiam temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neuxtralaj.
Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.[FE.25]
Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.[FE.14] Ankaux eblas uzi US-formojn en cxi tiaj frazoj. Cxe estonta tempo ne eblas cxiam fari striktan distingon inter fantazio kaj fakto, cxar la estonteco cxiam estas necerta.
Kiam se-frazo trovigxas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la cxeffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaux uzi tiuokaze, tiaokaze aux simile:
Se cxiu balaos antaux sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.[PE.2215]
Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun cxiam fresxa kaj neniam malfortigxanta entuziasmo.[OV.377]
Iafoje tio en la cxeffrazo reprezentas la ideon de antauxa se-frazo:
Se sxi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke sxi estas felicxa. = Se sxi havas multe da mono, la fakto, ke sxi havas multe da mono, ne nepre signifas...
Se malgraux cxiuj ventoj kaj pusxoj gxi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin gratuli.[OV.407] = ...ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.
Se estas uzata ankaux en cxeffrazo por esprimi fortan deziron, kiu versxajne estas nerealigebla. La verbo havas cxiam US-formon en tia frazo:
Ho, se mi estus sola! [...] Se mi ne havus infanon![M.61] = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne eblas).
Ho, se mi povus esti tiu felicxulo![M.163]
Oni povus diri, ke vera cxeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola, tiam mi estus felicxa!
Oni povas uzi nur en deziraj se-frazoj por fortigi la deziran signifon: Ho, se mi nur estus sola! Ho, se mi nur povus esti tiu felicxulo!