PMEG

Rilataj subfrazoj — forlaso de TI-vorto

Rilataj KI-vortoj ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la cxeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen sxangxi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo farigxas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu — kiu, tio — kio, tiel — kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aux ili estu ambaux sen rolmontrilo.

Tiu kiu «

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton. Kiu havas forton, havas rajton.[PE.1004]

  • Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. Plej bone ridas, kiu laste ridas.[PE.1928]

  • Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.[FE.32] = Tiu, kiu okupas sin...

  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. Mi pagis, al kiu oni devis.[M.6]

Oni normale ne ellasas solan tiun aux tiujn:

  • Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom lauxdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom lauxdis.*

Se tiu staras antaux O-vorto kiel difinilo de gxi, oni ne povas forlasi tiu sen sxangxi la signifon. Sed oni ofte povas sxangxi tiu al la sen grava signifosxangxo:

  • Li ankoraux ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. Li ankoraux ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraux ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiun li pruntis de mi. La signifo sxangxigxus.

Tio kio «

  • Tio, kio pasis, ne revenos. Kio pasis, ne revenos.[PE.949]

  • Li tuj faris tion, kion mi volis. Li tuj faris, kion mi volis.[FE.31]

  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28]

Se tio kaj kio havas rolvorteton, oni prefere ne ellasu tio:

  • Marta renkontigxis [...] kun tio, kun kio renkontigxas milionoj da homoj.[M.16] Ne: *Marta renkontigxis, kun kio renkontigxas...*

Tiam kiam «

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

  • Kiam oni estas ricxa, [tiam] oni havas multajn amikojn.[FE.16]

  • Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe konstruita.[FE.25]

  • Kiam li estis cxe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26]

Anstataux antaux tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur antaux kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

  • Post tiam, kiam sxi estis mallongan tempon en la arbaro, farigxis nokto. Post kiam sxi estis mallongan tempon en la arbaro, farigxis nokto.[FA1.104]

  • De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstataux gxis (tiam) kiam oni diru simple gxis. Oni ankaux ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Gxis kaj dum estas memstaraj frazenkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam.

Tie kie «

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo:

  • Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.[PE.873]

  • Kie lumo ekzistas, [tie] ankaux ombro trovigxas.[PE.884]

  • Sxi povis iri [tien], kien sxi volis.[FA1.27]

Tia kia «

Rilata kia-frazo cxiam rilatas al tia en la cxeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas gxin ellasi.

  • Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.[Gm.53]

  • Li jxuris ekbruligi por li funebran torcxon [tian], kian ankoraux neniu regxo iam havis.[Rt.60]

Tiel kiel «

Rilata kiel-frazo cxiam rilatas al tiel en la cxeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel:

  • Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.[PE.1763]

  • Bojas hundido [tiel], kiel gxi auxdas de hundoj.[PE.175]

  • Cxiu iras [tiel], kiel sagx' al li diras.[PE.251]

Tiom kiom «

Rilata kiom-frazo cxiam rilatas al tiom en la cxeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom:

  • Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.[Rt.66]

  • Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.[L1.168]

Se antaux tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaux la kiom-frazo:

  • Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.[Gn.4]

  • Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.[M.33]

En tiaj frazoj oni povas ecx ellasi kiom, cxar ol suficxas kiel frazenkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies «

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la cxeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaux povas forlasi ties:

  • Kies gxi estas, ties gxi restu.

Malsamaj rolmontriloj «

Ellaso de TI-vorto normale ne eblas, kiam la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aux kiam unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Gxi estas besto, kian vi timas.* Sed: Gxi estas tia besto, kian vi timas.

Ne eblas: *Ili logxas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili logxas tie, de kie mi venas. Ankaux ne eblas: *Li devenas, kien mi iros.* Necesas: Li devenas de tie, kien mi iros. Ankaux ne eblas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaux tie. Ne diru: *Li venas de kie mi logxas.* Diru: Li venas de tie, kie mi logxas.

Cxe jen oni foje forlasas TI-vorton kontrauxe al la cxi-antauxa regulo:

  • Jen [estas] tio, kion diris Ahxitofel! Jen kion diris Ahxitofel![Sm2.17]

Okaze oni vidas ankaux aliajn malobeojn de la regulo pri sama rolmontrilo. Se oni foje deflankigxas de tiu regulo, oni estu atenta, ke la signifo ne malklarigxu.

Ne forlasu rilatan KI-vorton «

En kelkaj lingvoj eblas foje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne eblas en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* En la subfrazo mankas objekto de vidis. Oni do ne povas scii, kion mi vidis. Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, sxi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam sxi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas foje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (ecx en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaux tiu frazparto, kies rolon gxi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva