PMEG

Cxu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

Multfoje oni proponis aldoni al la tabelo la antauxparton *ALI-* kreante la novan serion *aliu*°, *alio*°, *alia*°, *alies*, *alie*°, *aliam*°, *alial*°, *aliel*, *aliom*°. Multaj ecx praktikas tion uzante precipe la vortojn *aliel* kaj *alies*.

En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finajxoj.

  • alia = ne la sama, diferenca
  • alio = io alia
  • alie = en alia okazo, en alia maniero
  • alii = esti alia, diferenci (malofte uzata)

Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn sxangxojn en la lingvon. Multaj "alielistoj" konscias, ke alie sxangxus sian signifon al "en alia loko", sed la sekvoj estus multe pli grandaj ol tio.

Alia en normala Esperanto signifas "de alia speco" aux "kun alia identeco". La nova tabelvorto *alia* signifus nur "de alia speco". Konsekvencaj alielistoj do ne plu diru: La alia cxambro estas pli granda. Sed: *La aliu cxambro estas pli granda.* Ili ankaux devus diri: *Ili amas unu la aliun.* En normala Esperanto aliu estas apenaux uzata, sed signifas principe "estu ali(ec)a", cxar gxi simple estas la U-modo de la cxi-antauxe menciita verbo alii.

Noto: Estas tamen dube, cxu estus logike uzi la antaux *aliu*, cxar antaux veraj tabelvortoj je U oni ne povas uzi la. Estas malfacile diri, cxu *aliu* signifus "la alia" aux simple "alia". Sed tio ja ne gravas, cxar la tabelvorto *aliu* cxiuokaze ne estas gxusta Esperanta vorto.

Oni ofte faras kunmetojn kiel: de alia speco alispeca; kun alia formo aliforma; en alia signifo alisignife. Alielistoj tamen devus diri: *aliuspeca*, aliaforma, *aliusignife*, cxar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu speco tiuspeca (ne: *tispeca*); kun tia formo tiaforma (ne: *tiforma*); en tiu signifo tiusignife (ne: *tisignife*). Oni povas renkonti la formon *interaliel* anstataux la regula kaj normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Alielistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).

La ordinara alie povas signifi "en alia okazo": Mi ja bezonas mangxi. Alie mi povas tute maldikigxi.[Rz.25] Gxi ankaux povas signifi "en alia maniero": Mi ankaux iros en la palacon, cxar mi ne povas agi alie![FA1.43] *Aliel* povas signifi nur "en alia maniero" (kaj eble "en alia grado"). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankaux por "en alia okazo". Logike ili devus tiam uzi *aliuokaze* aux *aliam*: Mi ja bezonas mangxi. *Aliam* mi povas tute maldikigxi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed ecx mallogike uzata reformo.

Utila el la novaj tabelvortoj estus fakte nur *alies*, kiu povus simpligi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian cxambron, sed tiun de alia persono. *Li ne uzis mian cxambron, sed alies.* Por cxiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas bonajn esprimilojn. La supozitaj avantagxoj de la nova tabelserio estas vere tre malgrandaj, des pli se oni komparas kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kauxzus la reformo.

Tiuj cxi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finigxas per "i". Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam versxajne ne venus al iu en la kapon, ke oni bezonus tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finigxas per "i". Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.

Ankoraux neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. alie aux alia, oni ne povas scii, cxu kompreni laux la Fundamenta lingvo, aux laux la nova dialekto. Felicxe tamen plej multaj ankoraux uzas la lingvon regule kaj logike.

La sxajne senkulpa vorteto *aliel* kunportas tiom da sxangxoj, ke oni devas strikte deadmoni de gxia uzo, kaj de cxiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laux la reguloj de la Fundamenta Esperanto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenaux trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo antaux ol ekuzi la novajn vortojn.

Evitenda reformoOficiala Esperanto
*aliu*alia
*alio*alio
*alia*alia, alispeca, alieca
*alies*de alia (persono), aliula
*alie*aliloke
*alien*aliloken
*aliam*alifoje, aliokaze
*alial*alikauxze
*aliel*alimaniere, alie
*aliom*alikvante

Aliula signifas "rilata al aliulo (= alia persono)", kio laux la kunteksto povas esti ekz. "posedata de aux apartenanta al alia persono". Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene korektaj: Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo.[SS.20] Uzo de aliula forigas la solan okazon, kie tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finajxon kaj N-finajxon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* farigxas tiam: Li ne uzis mian cxambron, sed aliulan.

Noto: Estis proponitaj la "kompromisaj" formoj aliio, aliiu, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, sed bedauxrinde ili estas tute maltauxgaj en praktika uzado. Ne estas facile klare rekoni la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia. Ne suficxas, ke vortoj estas regule kunmetitaj. Ili devas ankaux funkcii en praktika komunikado.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva