Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto, oni foje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaux mem transprenas la rolon de cxefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciligxas, se antaux la A-vorto aperas la aux alia difinilo:
La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo.[FA2.24]
Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton].[Rt.6]
Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa [mangxo].[Rz.22]
Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaux matene.[BV.15]
Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo].[OV.266]
Cxiuj homoj certigis, ke ili gxin legis kaj komprenis, cxar alie oni ja rigardus ilin kiel malsagxajn [homojn].[FA2.29]
Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo].[FE.33]
Ni ambaux volas la saman [aferon]. Se la tute gxenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstatauxe diri la samo: Ni ambaux volas la samon. / Sxi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, [...] kaj denove, kaj ankoraux unu fojon denove la samon![Gm.67]
En esprimoj de horo kaj dato oni preskaux cxiam forlasas la O-vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj ekrolas O-vortece:
Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.[FE.12]
Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro.[FE.12]
Estas la dek-unua [horo] kaj duono.
Tio okazis en Julio [de la] mil nauxcent tridek oka [jaro]. Cxe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaux la A-finajxon: Tio okazis en Julio mil nauxcent tridek ok.
Cxe posedaj pronomoj oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto permesas:
Via pano estas malpli fresxa, ol mia [pano].[FE.10]
Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] cxion.[M.36]
Vi ankaux min redonu al la miaj [homoj].[IT.7]
La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkomprenatan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj ensxovo de O-vorto estas foje tute superflua:
Mi ne volas tiun cxi supon, donu al mi alian [supon].[Rz.27]
Sxi estas jam edzino de alia [viro]![H.15]
Alian [homon] ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu.[PE.34]
El sxiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj.[FE.12]
Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono].[OV.141] Legu pli pri la esprimo unu... (la) alia.
Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U. Iuj ecx proponis sxangxi la A-vorton alia en tabelvorton.
La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj.