U-formo montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aux celata. U-formo ne montras la tempon de la ago. Tia ago tamen kutime trovigxas en la estonteco:
Sidu sur segxo! Ordono aux peto.
Estu viro! Ordono aux peto.
Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8]
Diru al mi vian nomon.[FE.18]
Ne rigardu min tiel rigide![FA1.2]
Ni legu la unuan cxapitron. Esprimo de deziro.
Cxu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas gxentila propono. Komparu kun gxentilaj petoj cxi-poste.
La normala subjekto de U-verbo estas vi. Tial oni normale forlasas vi (subkomprenas gxin): Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en cxeffrazo, ne en subfrazo.
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la cxeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:
Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
Li petas, ke mi estu atenta.[FE.26]
Estas necese, ke ni nun unu fojon por cxiam faru finon al tiu cxi stato.[L2.112]
Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.
Por esprimi pli gxentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbon. Oni ankaux povas aldoni alian gxentilan esprimon kiel mi petas, aux simile:
Bonvolu sidi cxi tie! = Sidu cxi tie, mi petas!
Bonvolu fermi tiun cxi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstatauxe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu cxi tie! Tio estas suficxe logika alternativo, sed gxi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu cxe la normala bonvolu... I.