PMEG

Verboj

Vorto kun iu el la finajxoj I, AS, IS, OS, US aux U estas verbo. Verbo montras faradon de ago aux estadon en stato.

  • Verboj kun AS, IS, OS, US aux U rolas kiel cxefverboj de frazo.

  • Verboj kun I-finajxo (I-verboj) ne rolas kiel cxefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

La diversaj verbfinajxoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj — en kvar modoj. En la reala modo, oni faras distingon inter tri tempoj (AS, IS, OS). La aliaj modoj ne montras tempon:

Legu ankaux pri vortfarado per verbaj finajxoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva