PMEG

Alternativaj frazkonstruoj

Alternativaj subjektoj «

Cxe iuj verboj du aux pli da rolantoj iel "faras" la agon, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel subjekto.

Kovri «

La subjekto povas esti tiu, kiu kauxzas, ke io kasxu ion alian: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.[SS.7] En cxi tia uzo kovri montras (momentan) agon. La subjekto povas alternative esti io, kio estas en tia pozicio, ke gxi kasxas ion. Eventuala kauxzinto de la kovrado normale ne aperas: Nigra lana tuko kovris sxiajn harojn.[M.116] Tapisxoj kovris la plankon.[FA3.59] En cxi tia uzo kovri montras dauxran staton. La aktuala signifo povas influi la elekton de pasiva participo, se oni pasivigas la frazon.

Bati «

La subjekto estas normale tiu, kiu kauxzas baton: Li batis sian hundon per bastono. La tamburisto batas sian tamburon. La subjekto povas ankaux esti io, kio trafas ion bate: Forta pluvo batis la fenestran vitron. Altan arbon batas la fulmo.[PE.62]

Bati povas ankaux signifi soni per batoj. Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo?[H.174] Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horlogxo: La horlogxo sur la granda pregxeja turo jxus batis la kvinan horon.[FA2.52] Sed ankaux la horo povas aperi kiel subjekto: Jam la dekdua horo batis.[H.28]

Alternativaj objektoj «

Cxe iuj verboj du aux pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto.

Danki «

La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li tuj faris kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.[FE.31] Sed ankaux la kauxzo de la danko povas esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo.[OV.247]

Peti «

La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktigxas, aux la afero, kiun la subjekto iel volas: Sxi tiel plenkore petadis Dion pri helpo.[FA1.109] Mi petas pardonon de vi.[M.183]

Pardoni «

La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aux la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo.

Pagi «

La objekto povas esti la prezo, la acxetajxo, la pagilo aux la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la mangxo. Mi pagis la mangxon per dolaroj. Mi pagis dolarojn por la mangxo. Mi pagis la kelneron per monbiletoj.

Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la cxefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* *Mi petas vin pardonon.* *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*

Ankaux sciigi kaj memorigi havas alternativajn objektojn.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva