PMEG

IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG estas cxiam objektaj. Ili montras kauxzadon de ia rezulto. La subjekto estas cxiam la kauxzo aux la kauxzanto. La radiko(j) antaux IG montras la rezulton.

Eco aux stato kiel rezulto «

Se la rezulto de IG-verbo estas eco aux stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.

Lacigi «

La objekto estas tiu, kiu farigxas laca: La tro multa parolado lacigas lin.[FE.40] La vojagxo certe vin lacigis.[FA4.223] Tiu cxi medikamento estas bona, sed gxi lacigas la uzanton.

Glaciigi «

La objekto estas tio, kio farigxas glacio aux glacia: Norda negxo glaciigas liajn piedojn.[Rt.106]

Edzinigi «

La objekto estas tiu, kiu farigxas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo.[Rz.86] Li edzinigis sxin al si per la edzigxa ringo kontraux la volo de sxia patro.[Rn.8]

Enigi «

La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu movigxas la objekto estas montrata per en kaj N-finajxo: Sxi versxajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn.[M.56] Li enigis la glavon en la ingon.

Senobjekta ago kiel rezulto «

Cxe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Cxe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.

Bruligi «

La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.[FE.39] La suda suno bruligas lian nudan kapon.[Rt.106]

Sidigi «

Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide sxi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis gxin sur siaj genuoj.[M.193] La hundon li residigis sur la keston.[FA1.3]

Objekta ago kiel rezulto «

Cxe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aux la objekto de la origina verbo.

Sciigi «

La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.[L2.209] La objekto povas alternative esti la sciajxo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon.[FA1.65]

Memorigi «

La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infaneco. La objekto povas alternative esti la memorajxo: Tio memorigas al mi mian infanecon.

Oni ne povas uzi ambaux eblojn samtempe. Ne eblas diri: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek eblas diri: *Tio memorigas min mian infanecon.*

Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alternativaj objektoj.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva