Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, cxesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaux unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj gxi decidas la frazrolojn:
Komencis pluvi. La cxefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas pluvi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.
Cxesis negxi. La cxefverbo cxesi normale havas subjekton, sed negxi estas sensubjekta verbo.
Cxu vi jam cxesis rigardi televidon? La cxefverbo cxesi ne povas havi objekton, sed rigardi estas objekta verbo.
Povus temi pri arkitekturo. La cxefverbo povi normale havas subjekton, sed temi regas la frazon, kaj gxi povas esti sensubjekta.
Ili finis labori. La cxefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed labori ne havas objekton. Oni povus ankaux diri, ke gxuste la I-verbo labori estas la objekto de fini.