La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj gxia sola tasko estas sxangxi la rolon de objekto.
La objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metigxas, povas aperi kiel loka aux direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.[L2.88]
La objekto estas la loko, kien la semoj metigxas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.[Lv.25]
Legu pli pri prefikseca pri.