PMEG

Senobjektaj verboj

Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen foje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.

Morti «

La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: En la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.[FA1.12] Cxiun fojon, kiam mortas bona infano, angxelo de Dio mallevigxas sur la teron.[FA2.21]

Okazi «

La subjekto estas ago aux simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge cxiujare okazadis tre vizitata foiro.[FA3.56] Kio okazis? Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazajxon povas aperi kiel al-komplemento: La malfelicxa infano rakontis al sxi naive cxion, kio okazis al sxi.[FE.17]

Gxoji «

La subjekto estas tiu, kiu sentas gxojon, do normale persono. Krome gxoji havas ofte pri-komplementon aux pro-komplementon, kiu montras la temon aux la kauxzon de la gxojo: Mi tre gxojas pri via felicxo![FA2.137] Naskinto de sagxulo gxojos pro li.[SS.23]

Dormi «

La subjekto estas normale homo aux besto, kiu estas senkonscia en dormo: Ili jam dormas en siaj litoj. Okaze la speco de dormo povas aperi kiel objekto: Sxi dormas profundan dormon.

Danci «

La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis gxis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.[FA4.44] Okaze la dancospeco povas aperi kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.[FA1.66]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva