PMEG

Objektaj verboj

Multaj subjektaj verboj povas krom subjekto havi ankaux objekton. Ili estas objektaj verboj.

Vidi «

La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata: La knabino vidas la domon. Cxu vi vidis la akcidenton?

Preni «

La subjekto estas tiu, kiu kauxzas la agon kaj ekhavas la objekton. La objekto estas tio, kio pro la preno transiras al la subjekto: Sxi prenis el la sxranko la argilan krucxon.[M.13] Ili prenis la soldaton kaj jxetis lin en malliberejon.[FA1.6] Se oni volas precize diri, kiu parto de la objekto estas trafata de la preno, oni uzas je-komplementon: Poste sxi prenis Gerdan je la mano.[FA2.57] (La mano apartenas al Gerda.) La korpoparto aux ilo uzata de la subjekto povas aperi kiel per-komplemento: Per sia terura mano li prenis min je la kolo. Per tenajlo li prenis la feron el la fajro.

Mortigi «

La subjekto estas la kauxzanto aux la kauxzo de la morto. La objekto estas tiu, kiu mortas: David [...] batis la Filisxton kaj mortigis lin.[Sm1.17] Troa drinkado mortigas la drinkanton. Legu pli pri IG-verboj.

Helpi «

Subjekto estas la faciliganto. Tio, kies tasko aux laboro estas faciligata, povas esti objekto: Cxiuj esperantistoj en la dauxro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj.[L1.84] Oni ankaux povas uzi al-komplementon anstataux objekto: Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.[FE.41]


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva