ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Komparu kun CXEF. Tio, kio staras antaux ESTR, cxiam estas la loko, kie la estro decidas, aux tio, pri kio la estro decidas:
- sxipo → sxipestro = tiu, kiu decidas sur sxipo
- banko → bankestro = tiu, kiu decidas en banko
- imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
- provinco → provincestro = gvidanto de provinco
- grupo → grupestro = gvidanto de grupo
- urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
- orkestro → orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
- lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo
- laboro → laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
- cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj
- estro = cxefo kun decida povo
- estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
- estrarano = ano de estraro
- estri = esti estro super io, regi kiel estro
- subestro = persono, kiu helpas al estro