CXEF = "la plej grava, la plej altranga". Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARHXI/ARKI. CXEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter cxiuj similaj aferoj:
CXEF montras la plej gravan aferon aux personon. ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaux decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon cxu per ESTR-vorto, cxu per CXEF-vorto, ekz.: cxefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).
ESTR cxiam montras personon, dum CXEF kiel prefikso ne montras mem personon: cxefurbo tute ne egalas al urbestro. CXEF kiel memstara O-vorto tamen cxiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj cxefo kaj estro estas en la praktiko preskaux samsignifaj.