PMEG

AUXDIO°

"Elektronika registrado kaj reproduktado de sono". Proponita teknika prefikso: tekniko auxdiotekniko, kasedo auxdiokasedo.

Estas pli bone uzi la radikon AUXDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel auxdio, auxdia, auxdi(o)tekniko, auxdi(o)kasedo. La ligfinajxo O estas cxiam superflua, se temas pri la radiko AUXDI. Se temas pri la prefikso AUXDIO, la "o" estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvajxo oni diru simple sontekniko, sonkasedo aux simile. Komparu kun VIDEO.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva