Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo "(per si) mem, propra": auxtodidakto, auxtogiro, auxtografo, auxtoklavo, auxtomato, auxtobiografio, auxtomobilo.
"Auxtomata". Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: respondilo → *auxtorespondilo* = "auxtomata respondilo de telefono", piloto → *auxtopiloto* = "pilotauxtomato en aviadilo". AUXTO estas evitenda. Nepre uzu auxtomata aux auxtomato pro la risko de konfuzo kun la vorto auxto (mallongigo de auxtomobilo).