Prefiksa mallongigo de "ekologia" aux "lauxekologia" uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo → ekosistemo = "ekologia sistemo", turismo → ekoturismo = "turismo, kiu ne minacas la naturmedion", katastrofo → ekokatastrofo = "katastrofo en naturmedio". (Bedauxrinde kun EKO kolizias la nova vorto ekoo° = ehxo.)