Eksprefikso kun la signifo "vivo" aux "vivanta estajxo": biografio, biologo, biopsio, biotopo.
Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: kemio → biokemio = "kemio de vivantaj estajxoj", fiziko → biofiziko = "biologia fiziko", industrio → bioindustrio = "industria bestobredado", maso → biomaso = "maso de vivantaj estajxoj (en unu loko)", diverseco → biodiverseco = "diverseco de vivantaj estajxoj". La preciza signifo de BIO estas foje malklara. Normale temas pri "vivanta estajxo", sed foje eble pri "vivo", "viva proceso" aux ecx "biologio". Plej multaj BIO-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. biodiverseco klare estas Esperanta kunmeto.