Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "antaux": prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = "rolvorteto".
"Antaux". Iafoje uzata eksperimente anstataux antaux en tempa signifo: amplifi → *preamplifilo* = "antauxamplifilo", scienco → *prescienca* = "de la tempo antaux la apero de scienco", latina → *prelatina* = "de la tempo antaux Latino". Sxajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kasxa uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = "antaux la scienco" → [pre scienco]-A → *prescienca*, *pre Latino* = "antaux Latino" → [pre Latino]-A → *prelatina*. PRE estas evitenda, cxu kiel prefikso, cxu kiel (kasxa) rolvorteto. Oni uzu antaux. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.