PMEG

SEMI (kaj HEMI)

"Duona". SEMI estas suficxe ofte uzata anstataux DUON, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per "semi": nomado *seminomado*, vokalo *semivokalo*, cirklo *semicirklo*. SEMI estas superflua. Oni uzu kunmetojn kun DUON.

Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI estas tamen eksprefikso kun la signifo "duona" en kelkaj vortoj: hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva