PMEG

SAN

Eksprefikso en kelkaj loknomoj kun la signifo "sankta": San-Francisko, San-Remo, San-Joseo, San-Marino. Malgraux la dividostrekoj tiaj cxi nomoj estas nekunmetitaj en Esperanto. Ankaux eblas skribi sen dividostrekoj: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo, Sanmarino.

Vera prefikso «

"Sankta". Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj, kies nacilingva nomo ne havas "san", sed alian similan formon: Santo Domingo *San-Domingo*; Saint Pierre *Sanpiero*°; Saint Helena *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksajxoj. Oni aux Esperantigu efektive ekzistantan formon, aux oni traduku per la plena Esperanta radiko SANKT: Sankta Domingo (aux Santo-Domingo/Santodomingo); Sent-Piero°/Sentpiero° (aux Sankta Petro; Sankt-Petro); Sankta Heleno. Kompreneble oni ankaux povas uzi la nacilingvan formon sensxangxe. La Portugala formo "são" estas tamen sone tiel simila al "san", ke oni bone povas Esperantigi gxin tiel: São Paulo San-Pauxlo/Sanpauxlo. Tiam "San" ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko. Oni ankaux povas Esperantigi laux la skribo: São Tomé Sao-Tomeo/Saotomeo.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva