PMEG

TERMO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "varmo" (la fina O foje mankas): termostato, termoso, termometro, termika.

Vera prefikso «

"Varmo". Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per "termo": botelo termobotelo = "termoso", fonto termofonto = "fonto de varma mineralakvo", banejo termobanejo = "banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo". Atentu pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetojn kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva