"Ekstrema, eksternormala". Teknika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per "ultra": sono → ultrasono = "sono tiel altfrekvenca, ke gxi estas neauxdebla", viol(kolor)o → ultraviol(kolor)o = "nevidebla koloro kun ondolongo trans violkoloro", centrifugilo → ultracentrifugilo = "ekstreme efika centrifugilo", konservativa → ultrakonservativa. Normale oni uzu trans aux ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.