PMEG

IK

Ekssufikso aux sxajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj "ik"-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehxniko k.a.

Vera sufikso «

"Fako, scienco, okupo". Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Foje gxi aperas post nomo de persono, kiu okupigxas pri la fako: beletristo beletristiko, gxardenisto gxardenistiko, gimnasto gimnastiko, jxurnalisto jxurnalistiko, lingvisto lingvistiko, poeto poetiko, retoro retoriko, stilisto stilistiko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono elektroniko, metodo metodiko, metro metriko, simbolo simboliko, stokasta stokastiko. Oni normale rigardu ankaux cxi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn, ecx en tiaj okazoj, kiam la vorto havas tre Esperantecan aspekton (jxurnalistiko, gxardenistiko).

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj foje ecx insistas, ke tiel estu. Laux multaj IK cxiam aperu post la temo de la koncerna fako, ne post la koncerna isto. Ili kreas vortojn kiel: gxardeno gxardeniko = "gxardenistiko", jxurnalo jxurnaliko = "jxurnalistiko", lingvo lingviko = "lingvistiko", sono soniko = "fonetiko", beletro beletriko = "beletristiko", sistemo sistemiko = "sistematiko". Normale oni cxi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun "ik". Se la internacia vorto finigxas per "ologi", oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.

Iuj cxi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en cxi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, cxar amasoj da jam ekzistantaj vortoj subite sxajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraux pligrandigxas, cxar tiam vortoj kiel lingvistiko, jxurnalistiko kaj gxardenistiko sxajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, jxurnalistoj kaj gxardenistoj. Iuj "IK-istoj" efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fusxajn, kvankam gxuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas ja nekunmetitaj, kaj povas sxajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu cxi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kauxzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, gxardena tekniko, scienco pri lingvosonoj, beletra studo, sistema metodo k.s.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva