PMEG

IF

Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi.

Vera sufikso «

"Igi io". Proponita sed apenaux uzata teknika sufikso por tiaj okazoj, kiam oni volas esprimi "igi io" kaj ne "igi ia": varmifi = "igi varmo, sxangxi ian energiformon en varmon" (varmigi = "igi varma, doni la econ varmo al io"), acidifi = "igi acido, sxangxi substancon tiel, ke gxi farigxas acido" (acidigi = "igi acida, doni acidecon al io"). IF povus esti utila en teknika kaj scienca lingvajxo, sed gxi ne farigxis ofta. Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per pluraj vortoj: igi varmo, sxangxi en acidon k.s. Rimarku, ke IG en multaj okazoj ja signifas "igi io".


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva