[ Enkonduko | Superrigardo | Komentoj | ]

Dialogekzerco por parto 8

La formularo funkcias nur en la reta versio de lernu!.

Bonvolu krei dialogon kun Zam. Ĉiam finu per demando kiu kongruas kun la respondo de Zam. Se vi ne scias kion skribi ĉe iu linio vi povas meti la muson super "Helpo" kaj aperos kelkaj ekzemploj.
Zam: Ĉu vi kredas je Dio?
Vi: Helpo

Zam: Mi ne scias ĉu mi kredas je Dio. Por mi estas tre malfacile imagi kio kiu estus Dio... Ĉu vi kredas je vivo post la morto?
Vi: Helpo

Zam: Jes, mi kredas je iu vivo post la morto. almenaŭ mi esperas je tio. Mi ŝatus en iu vivo post tiu ĉi renkonti parencojn kaj amikojn kiuj jam mortis . Tio estus bela, ĉu ne? Ĉu vi pensas ke la tero estas pli bona vivloko ol antaŭ 100 jaroj?
Vi: Helpo

Zam: Mi iel pensas ke la mondo pozitive evoluis. Ekzemple, ni hodiaŭ malofte batas niajn infanojn, virinoj rajtas voĉdoni, ni traktas la bestojn iom pli bone, Eŭropo unuiĝas sen devigo de iu militforto, pli kaj pli da homoj povas legi kaj skribi ktp. Certe restas multege da aferoj por plibonigi, sed espereble ni paŝon post paŝo antaŭeniras. Ĉu vi pensas ke Esperanto iam estos granda kaj grava lingvo por la homaro?
Vi: Helpo

Zam: Mi pensas ke jes, sed ne pensas ke tio okazos baldaŭ... Kaj certe ne okazos de si mem. Necesas ke multe da homoj aktive uzu la lingvon. Kiel vi uzas ŝatus uzi Esperanton?
Vi: Helpo

Zam: Kara amiko, estis tre agrable paroli kun vi! Mi deziras al vi sukceson pri ĉiuj viaj planoj kaj deziroj! Ĉion bonan!!
Vi: Helpo