[ Enkonduko | Superrigardo | Komentoj | ]

Enkonduko

"Ana renkontas" estas korespondkurso por vi, kiu jam havas iom da scio pri Esperanto. Tiu ĉi kurso estas daŭrigo de la kurso Ana Pana, kaj ĉefe celas instrui kiel dialogi.

La kurso konsistas el ok partoj. La ideo estas, ke vi por ĉiu parto: 1) legu tekston/dialogon kaj sendu respondojn de demandoj al lingvohelpanto 2) faru "dialogekzercojn", kiuj ankaŭ sendiĝas al lingvohelpanto. La lingvohelpanto poste respondos al vi per eventualaj ĝustigoj kaj komentoj.

Ĉiu komunikado en tiu ĉi kurso okazas per Esperanto. Do, se vi havas demandon aŭ komenton, provu vortigi ilin en Esperanto.

Komunikiĝi kun aliaj (dialogi) ja estas tre esenca parto de lingvoj. Por helpi vin pri fari tion per Esperanto, ni kreis tiun ĉi kurson.

Bonan "dialogumadon"!