Internaciaj Ekzamenoj - Notoj

[Enkonduko|Ekz. Komisiono|Ekz.sesioj|Kostoj|Priskriboj|Notoj|Ekzemanejo]

Notoj kaj atestoj

Laŭ Artikolo 7 de la Principa regularo:

" a) Sukcesa ekzamenito ricevas atestilon enhavantan la finan noton, subskribitan de la prezidantoj de IEK kaj EK.

b) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Elementan Ekzamenon EK devas decidi inter du eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: sukcese - malsukcese.

c) Por aljuĝi finan noton al kandidato plenuminta Mezan Ekzamenon EK devas decidi inter kvar eblecoj, kiuj vorte estas esprimeblaj jene: tre bone - bone - kontentige - malsukcese.

ĉ) Kandidatoj ricevintaj la noton “malsukcese” ricevas de EK anstataŭ atestilon personon sciigon pri tio.”

La faritaj ekzamenoj estas kontrolendaj de IEK. Rezultoj do restas provizoraj ĝis la subskribo de la atestilo, kiun sukcesinto kutime ricevas perpoŝte.

Pluen al Ekzamenejo

Reen