[La informoj kiuj sekvas estas plejparte ĉerpitaj el “Gvidilo al la
elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (2-a
eld)”, Roterdamo: ILEI/UEA, 1998. Pli detalajn priskribojn--kaj specimenaj
ekzamenoj--troviĝas en tiu libreto.]
Pri la enhavo de la
ekzamenoj, Artikolo 6 de la Principa Regularo diras:
“La ekzamenoj
estas unulingvaj, t.e. nur en Esperanto. Ili konsistas el antaŭtesto,
skriba kaj parola partoj. IEK decidas pri la formo kaj enhavo de la
ekzamenoj kaj rajtas ŝanĝi ilin surbaze de spertoj kaj pliaj
konsideroj.”
Skizaj priskriboj de la nuna formo kaj enhavo de la
ekzamenoj sekvas. La sinsekvo de la ekzamenaj eroj estos: antaŭtesto,
skriba kaj poste parola partoj. En la ekzamenoj vortaroj kaj aliaj
helpiloj estas komplete malpermesataj.
Gramatika antaŭtesto
Ĉiu enskribiĝinto por la internaciaj ekzamenoj devas unue sukcesi je
la koncerna gramatika antaŭtesto. La poentoj gajnitaj en la antaŭtesto,
tamen, ne enkalkuliĝas en la ekzamena rezulto. La antaŭtesto sendepende
funkcias kvazaŭ kribrilo. Tiuj kiuj ne povas trovi sukceson en la
antaŭtesto tre verŝajne ankoraŭ ne posedas la bazajn gramatikilojn
necesajn por senĝena esprimado de pensoj pere de Esperanto. Plej ofte la
loka Ekzamena Komisiono administras la gramatikajn antaŭtestojn almenaŭ
kelkajn horojn antaŭ la anoncita tempo por la skriba parto de la ekzameno.
La element-nivela antaŭtesto daŭras 40 minutojn kaj la sukces-nivelo estas
70%. Ĝi specife testas kapablojn rilate al:
1. Akuzativo
2.
Prepozicioj
3. Transitiveco de verboj (kaj aliaj uzoj de -ig- kaj
-iĝ-)
4. Korelativoj
5. Afiksoj
La mez-nivela antaŭtesto
daŭras 50 minutojn kaj la sukces-nivelo estas 70%. Ĝi testas *aldone* la
jenajn.
1. Participa sistemo
2. Refleksivo
3. Pliaj afiksoj
4.
Leksiko
Skriba parto
La skriba parto havas 5 erojn kaj
bezonas tri horojn. La atingeblaj poentoj estas 100, du trionoj de la tuta
ekzameno.Tiuj kiuj ne atingas minimume 60 poentojn en la skriba parto ne
rajtas pluiri al la parola parto. (Tabelo kun poentvaloroj aperas fine de
tiu ĉi sekcio.)
1. Lega kompreno
En la elementa nivelo la kandidato
ricevas tekston, kies amplekso estas proksimume 250 vortoj. La enhavo
estas popularscienca aŭ literatura kaj estas 4-6 demandoj bazitaj sur ĝi,
kiuj celas eltiri informojn prezentitajn en la teksto. En la meza nivelo
la teksto ampleksas 300 ĝis 400 vortojn kaj estas iom pli specife
literatura aŭ scienca, sen esti rekte faka. La demandaro inkluzivas
kelkajn, kiuj devigas la kandidaton fari supozojn, analizojn aŭ komparojn
kaj uzi frazojn ne tireblajn el la teksto mem. Ambaŭkaze la rekomendo
estas dediĉi 40 ĝis 45 minutojn al ĉi tiu tasko.
2. Diktaĵo
Unu el
la ekzamenantoj legas proksimume 100-vortan tekston enhavantan ĉiujn
Esperantajn literojn, kiun la kandidatoj devas ĝuste skribi. Ĉi tiu
kapablo estas testata nur en la elementa nivelo.
3. Eseo
La
kandidato devas elekti inter kvar temoj, el kiuj du temas pri Esperanto,
du ne nepre pri ĝi, du estas pli specifaj, kaj du tre ĝeneralaj. En la
elementa nivelo la postulo estas minimume 400 vortoj, en la meza 600. Por
ĉi tiu tasko la disponebla tempo estas 60 minutoj. La kriterioj por la
aljuĝado estas tri kaj egalvaloraj: lingva ĝusteco, idea enhavo kaj stilo.
4. Aŭskulta kompreno
La kapablo aŭskulti estas testata skribe laŭ
du diversaj vojoj. Unue la kandidato devas aŭskulti tekston kaj respondi
anticipe donitajn demandojn pri ĝi. Sekvas dua parto de la sama aŭ samtema
teksto, kiu estas resumenda ĝis proksimume 60% de sia originala longeco.
5. Kulturaj konoj
La kulturaj konoj estas testataj skribe. La
ekzamenantoj atendas, ke la kandidatoj posedu sciojn pri la historio,
organizo, aplikado kaj literaturo de Esperanto. En la elementa ekzameno
necesas parigi ĉiun el 20 priskribaj frazoj kun la ĝusta respondo el listo
de 24-25. La meza nivelo postulas ke la kandidato plenigu spacojn per
informoj kiu mankas al la donitaj frazoj.
Tabelo de
poentvaloroj, skriba parto
Ekzamenero |
Elementa nivelo
|
Meza nivelo
|
Lega kompreno |
25
|
30
|
Diktaĵo |
10
|
--
|
Eseo |
30
|
30
|
Aŭskulta kompreno |
25
|
20
|
Kulturaj konoj |
10
|
20
|
Sumo |
100
|
100
|
Ekzamenero |
Elementa nivelo
|
Meza nivelo
|
Bild(stri)o |
10
|
15
|
Esperanto-kulturo |
25
|
20
|
Interparolado |
15
|
15
|
Sumo |
50
|
50
|
Pluen al Notoj kaj atestoj