|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
HORVÁTH, Jozefo |
Eldonejo kaj jaro: |
MESZ, Budapest, 1979. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
hungara |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La iam furora libro, eldonita antaŭ pli ol 20 jaroj estis
por multaj hungaroj la allogaĵo por lerni la internacian lingvon. (Ankaŭ
por la recenzanto mem.) Ĝi estas destinita por « senpaciencaj, eĉ prefere
koleraj memlernantoj » kun la celo rapide ellerni Esperanton. Por atingi
tiun celon la sufiĉe ampleksa materialo estas dozita por 30 tagoj (inklude
ankaŭ la semajnfinajn!) kaj la daŭraj verkistaj instigoj, puŝoj, dekoj
da utilaj konsiloj kaj trukoj en sufiĉe rekta, ĉiutaga, kelkfoje slanga
stilo faras, ke oni simple eĉ ne kuraĝas ĉesi la lernadon.
La strukturo de la lernilo ne estas klasika, oni ne trovas didaktikajn
legaĵojn kiuj legendas, tradukendas kaj kontrolatas pere de demandoj.
Jozefo Horváth kreis laŭteman libron: prilaborigas gramatikajn konceptojn
atentante pri la falsaj amikoj de hungaroj, aldonas laŭtemajn vortolist(eg)ojn,
venas kelkaj ŝercoj, anekdotoj, poste pli kaj pli ofte legaĵoj: artikoloj,
literaturaj fragmentoj, ĉiutagaĵoj.
Ne estas ekzercoj, la celo estas lerni, parkerigi, kompreni… kaj iam
iel uzi.
Iam en Hunagrio funkciis koresponda kurso laŭbaze de tiu lernilo. Tiu
modela ekzercaro kun la kompetentaj klarigoj, korektoj kaj konsiloj de
la korektistoj estis tre valora kaj bone prilaborigis la libran materialon.
Mi mem ŝatis lerni laŭ tiu lernilo, sed sincere dirite estis bone, ke
mi devige kuŝis en hospitalo dum la tuta lernoperiodo, ĉar eble nur
tie oni havas tempon ellerni tiom multe da materialo.
Eble estus bona ideo reeldoni tiun modernan libron kaj la ekzercomaterialon
de la menciita koresponda kurso.
Opinio de la legantoj:
El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-11-15
Takso:
Komento: Mi aĉetis tiun lernolibron, kiam ĝi aperis. Ĝis nun
mi havas tre bonan impreson pri ĝi, kvankam mi ne memoras detalojn. En
1983 la aŭtoro Jozefo HORVÁTH, mi kaj du aŭ tri pliaj personoj renkontiĝis
kun publiko en iu granda Budapeŝta parko. Jozefo gvidis la renkontiĝon
tre vigle kaj sprite, simile al sia lernolibro. ;-)
Nomo: Peter Bolla (esperanto@vianovo.hu)
Dato: 2002-11-14
Takso:
Komento: Tio estas tre bona lernolibro. Laŭ la metodo de la libro
oni povas vere dum 30 tagoj bone lerniĝi esperante. Mi ne el tiu libro
lernis, sed mi aŭdis pri tio libro nur bonon. Ĉar mi estis tre scivola,
ankaŭ mi aĉetis la libron. Se mi instruus, mi uzus ĝin. Bedaŭrinde
oni jam ne povas tro multloke aĉeti. Petro
Nomo: csaba Székely (csze@uea.org)
Dato: 2002-10-23
Takso:
Komento: La plej bona lernolibro ajntempa, bedaŭrinde hungarlingva.
Mi lernis el ĝi antaŭ pli ol 20 jaroj, tutsole. Pleje mi memoras la
larmigan teatraĵeton de la deka tago. Tre gravas la informoj donitaj
pri la movado. Laŭ ili mi aliĝis al UEA kaj HEA, aĉetis PIV, abonis
gazetojn ktp. Grava malavantaĝo estas, ke traleginte ĝin, sub la impresoj
ricevitaj, poste mi ne povis akcepti la krokodilan konduton de la tuta
hungaria movado, kaj la ĝeneralan preferon de kvanto al la kvalito. csaba
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|