Ampleksa Baza ESPERANTO-kurso

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): FEL-teamo
Eldonejo kaj jaro:   FEL
Tipo de instruilo: KD-ROM
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla, dana, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, norvega, portugala
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La KD-ROM donas bonan materialon por lernantoj de la internacia lingvo ekde la komenco ĝis sufiĉe alta nivelo de la praktika lingvouzo.
La unuajn paŝojn eblas alproprigi pere de la fama brazila kurso, trovebla ankaŭ rete (vidu ĉi tie). Daŭrigi la lernadon eblas pere de la pedagogicele verkita romano Gerda malaperis de Claude Piron.
Ankaŭ vortaro kaj vortlerniga programo helpas la lernantojn.
La aldonaj krommaterialoj informas pri la lingvo, ĝiaj kulturo kaj movado.
La kurso ekzistas kun klarigoj en la lingvoj nederlanda, franca, germana, angla, hispana, itala, portugala, dana, norvega kaj sveda.
La plejmulto de la enhavo de tiu ĉi disko troveblas dise en la retejoj, sed ilia pedagogicela grupigo sur tiu ĉi disko ebligas al la uzantoj trovi ĉion necesan kune, sen devo uzi retkonekton.
Interesiĝantoj vidu la retajn specimenojn.
Minimumaj teknikaj bezonoj por la uzo de la KD-ROM: Vindozo 95/98/ME/2000/XP, Pentium 100Mhz, 16 MB RAM, 27 MB diskospaco, SVGA sonkarto, eventuale ankaŭ mikrofo.

Rimarko: ĉiuj 10 lingvaj versioj havas apartan ISBN-numeron kaj apartan nacilingvan kovrilon.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron